La Flava Kaptito - Ĉapitro 04

Published 2021-04-05
La kaptito havas hejmon kaj nomon

Eble vi neniam aŭdis paroli pri komandlinia interfaco, kara spektanto, sed la flavulo ja sciis, kiel tuj uzi ĝin por refoje fari la demandojn de sia nuna metafizika angoro: li volis scii kie kaj kiu li estas. Do li tajpis:

pwd

(print working directory, t.e. "presu la laboran dosierujon")

Ŝajnis ke la uzanto de tiu komputilo havis sian propran dosierujon -- en la komputila lingvo oni diras sian hejmon --, kaj tiu nomiĝis "mario". Mario. Ĉu tio ankaŭ estis la nomo de la uzanto?

whoami

(who am I, t. e. "kiu mi estas")

Kompreneble jes.

La flavulo demandis al si: ĉu eblas, ke Mario fakte estas mia nomo? Kaj li respondis: Mi ne memoras tion, sed kial ne? Bone, ekde nun kaj ĝis mala pruvo, mi nomiĝos Mario.

Poste, la flavulo volis, por tiel diri, vidi la komputilan pejzaĝon.

ls -l

(listo longa, detalita)

Estis nur unu dosiero, kaj nenio pli.

cat cxi_tie.blend

(concatenate... forgesu!)

Kaj tiu dosiero eĉ ne apartenis al li, tiel ke li ne povis ĝin legi. Li forgesis pri ĝi, kaj provis trovi siajn kutimajn programajn ilojn:

(which... ni ne havas tempon por klarigi)

sh

(proprasence "konko, konkaĵo")

dash

("Debian Almquist shell"... forgesu!)

vi

(nepre forgesu!)

cc

(C compiler, tradukilo por la programlingvo C)

gcc

(GNU C Compiler... same)

python

(proprasence "pitono", programlingvo)

python3

(same)

emacs

("editor of macros", tekstoredaktilo populara ĉe programistoj, komence kreita de Richard Stallman, usona aktivulo por liberaj programoj, kio difinis la kvar liberecojn de libera programaro, sed eble tio, kvankam tre grava, ne vere rilatas al nia rakonto)

Bone, estis ĉio, kion bona komputilisto bezonas por labori.

La kaptito -- ekde nun ni povos nomi lin Mario -- forlasis la komandlinian interfacon kaj reiris al la dekdu piktogramoj. Li konis preskaŭ ĉiujn inter ili. Sen esperi multe, li provis la retnavigilon... sed ne, kiel li antaŭvidis, tio ne povus aliri al la Interreto.

Pro skrupulo li ankaŭ provis la retpoŝta programo. Sed anstataŭ la tri mil kutimajn rubmesaĝojn, li havis nurunan bonvenan leteron.

Teksto de la mesaĝo: Saluton, kara Mario! Ŝajnas, ke vi finfine trovis la komputilon... Mi deziras al vi bonvenon en via dometon. Mi kvazaŭ neniam havas tempon por respondi, sed se vi skribas al mi, mi nepre (sed pli malpli baldaŭ...) legos vin. Fartu bone kaj ĝis! Postskribo: Kvankam vi ne havas presilon, vi povas presi. Subskribo: Trianseo.

Tiaj poŝtaĵoj plejofte tute ne valoras, sed tiu almenaŭ ebligis al li vidi la detalojn de sia identeco.

Ŝajnis, ke lia kompleta nomo estis Mario Neĉjo.

All Comments (1)